House of Cards (brita televida serio)

House of Cards
televida miniserio
Originala titolo House of Cards
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro televida dramserio, televida serio bazita sur romano
Reĝisoro Paul Seed
Aktoroj Ian Richardson • Susannah Harker • David Lyon • Diane Fletcher • James Villiers • Colin Jeavons • Isabelle Amyes • Malcolm Tierney • Damien Thomas • Miles Anderson • Nicholas Selby
Muziko de Jim Parker
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 4
Daŭro sen reklamoj 55
Elsendo
Elsendita 18 nov. 1990 – 9 dec. 1990
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr


Domo de Kartoj (en la angla : House of Cards) estas brita drama televida-serio pri politiko elsendita ĉe la BBC en 1990, ĵus post la fino de regado de Margaret Thatcher kiel Ĉefministro de Britio.

La intrigo, kiu surbaziĝas sur la libro de Michael Dobbs, membro de la Konservativa Partio, rakontas la manipulan kaj subitan altiĝon al potenco de Francis Urquhart, sagaca, senbrida kaj makiavela politikisto, kiu servas kiel ĉefvipo de la Konservativa Partio en la Parlamento de Britio.

Urquhart, situanta ĉe la klasika ekstremdekstro de la partio, estas frustrita pro la manko de antaŭeniro de sia politika kariero en la nove instalita registaro (li ne ricevas postenon de ministro). Tiel, li konspiras ekstreme kalkulitan kaj zorgeman planon faligi la ĉefministron kaj finrezulte anstataŭigi lin, iom laŭ la intrigo de la ŝekspira teatraĵo de Rikardo la 3-a (kiun li ofte citas). Dum tiu longedaŭra, senkompata sinsekvo de eventoj kiuj en la efektivo rezultigas puĉon, lia vivo estas malfaciligita pro lia rilato kun juna ina raportisto Mattie Storin, kiun li uzas por liki gravan politikan informon en konfido. La demando ĉu la fino de la serio estas tragedio (laŭ teatraĵoj kiel ekzemple Makbeto) estas lasita al la spektanto .

Notinda trajto de la serio estas la rompo de la kvara muro, en formo de intimaj kaj precizaj monologoj, kiuj klarigas la situacion al la spektantaro fare de la ĉefrolulo aktorita kaj interpretita de Ian Richardson, al kiu estis atribuita la BAFTA Televida Premio por la Plej bona Aktoro pro sia rolo.

La unua sezono estis elsendita je la fino de 1990 kaj ricevis du daŭrigseriojn: To Play the King ("Roluli la Reĝon) kiu estis elsendita en 1993 kaj The Final Cut (La Fina Tranĉo) kiu estis elsendita en 1995. La serio ricevis kritika kaj populara aklamo kaj gajnigis al iliaj produktantoj la premio Peabody por Elstareco en Televido en 1996.

Usona televida serio kun la sama nomo, estis evoluigita surbaze de la brita serio kaj komencis esti elsendita en 2013.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy